Alero

Alero ĉe bretona dometo

Alero estas malgranda tegmento super domenireja pordo destinita por ŝirmi precipe kontraŭ pluvo. En nordaj landoj ĝi ankaŭ utilas por protekti kaj la pordon kaj la enironton kontraŭ neĝo.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas simple elstara parto de tegmento.[1]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 10.

Developed by StudentB